Kial mi estas vegana?





Mi estas vegana ĉar mi havas la kapablon senti.

Mi estas vegana ĉar la aliaj bestoj, kiuj vivas sur ĉi tiu planedo ankaŭ povas senti.

Mi estas vegana ĉar ni ĉiuj volas vivi libere kaj ĝui niajn vivojn.

Mi estas vegana ĉar mi povas esti.

Mi estas vegana ĉar mi havas la kapablon pripensi logike.

Mi estas vegana ĉar mi povas empatiĝi kun la sentoj de la aliaj sentemaj estaĵoj, kiuj vivas kun mi sur ĉi tiu planedo. 

Mi estas vegana ĉar mi ne konsideras min pli supera ol iu ajn alia besto nure ĉar mi estas homa. 

Mi estas vegana ĉar ĝi ne estas justa, ke ni manĝu al koste de aliaj, kiam ni povas eviti ĝin. 

Mi estas vegana ĉar mi ne akceptas ke forto estas la fonto de rajto.

Mi estas vegana ĉar mi ne akceptas utiligi misuzon,  perforton, ekspluatadon, submetiĝon, regadon, seksperfortadon kaj mortigon kiel vivmaniero.

Mi estas vegana ĉar mi volas socion bazitan sur kunvivado kaj ne subpremado. 

Mi estas vegana ĉar mi volas vere justa mondo por ĉiuj homoj kaj pli bonan estontecon por ĉiuj, kiuj venos al ĝi.

Mi estas vegana ĉar mi ne volas, ke ni detruu ĉi tiun planedon kaj tiujn, kiuj loĝas en ĝi.

Mi estas vegana ĉar mi vidas preter mi. Kaj mi vidas veganan mondon. Kaj mi ŝatas, kion mi vidas.


Tradukita de Rogelio E. Peralta A.


No hay comentarios:

Publicar un comentario