Kial mi estas vegana?





Mi estas vegana ĉar mi havas la kapablon senti.

Mi estas vegana ĉar la aliaj bestoj, kiuj vivas sur ĉi tiu planedo ankaŭ povas senti.

Mi estas vegana ĉar ni ĉiuj volas vivi libere kaj ĝui niajn vivojn.

Mi estas vegana ĉar mi povas esti.

Mi estas vegana ĉar mi havas la kapablon pripensi logike.

Mi estas vegana ĉar mi povas empatiĝi kun la sentoj de la aliaj sentemaj estaĵoj, kiuj vivas kun mi sur ĉi tiu planedo. 

Mi estas vegana ĉar mi ne konsideras min pli supera ol iu ajn alia besto nure ĉar mi estas homa. 

Mi estas vegana ĉar ĝi ne estas justa, ke ni manĝu al koste de aliaj, kiam ni povas eviti ĝin. 

Mi estas vegana ĉar mi ne akceptas ke forto estas la fonto de rajto.

Mi estas vegana ĉar mi ne akceptas utiligi misuzon,  perforton, ekspluatadon, submetiĝon, regadon, seksperfortadon kaj mortigon kiel vivmaniero.

Mi estas vegana ĉar mi volas socion bazitan sur kunvivado kaj ne subpremado. 

Mi estas vegana ĉar mi volas vere justa mondo por ĉiuj homoj kaj pli bonan estontecon por ĉiuj, kiuj venos al ĝi.

Mi estas vegana ĉar mi ne volas, ke ni detruu ĉi tiun planedon kaj tiujn, kiuj loĝas en ĝi.

Mi estas vegana ĉar mi vidas preter mi. Kaj mi vidas veganan mondon. Kaj mi ŝatas, kion mi vidas.


Tradukita de Rogelio E. Peralta A.


La supera specio.




De la sama maniero, ke iuj homoj kredis sin kiel la supera raso kun la rajto subpremi kaj submeti aliajn homojn, kiuj apartenis al supozeble malsuperaj rasoj; homoj ĝenerale kredas, ke ni estas la supera specio, kaj ke ekradikita antaŭjuĝo rajtas al ni ekspluati la bestojn de aliaj specioj, kiujn ni konsideras malsuperaj.

La bestoj, kiuj ne estas de nia specio, kiuj ne estas homoj, estas konsideritaj pli malsuperaj vivantaj estaĵoj, kies vivo havas nenian valoron, ke nur interesas, se ni povas akiri de ili iom da fraŭda profito. Ili ne estas konsideritaj kiel personoj ĉar ili havas malsaman aspekton al la homo, ĉar ili havas inteligentecon kaj manieron konekti al la mondo malsama al la homa kaj stranga maniero de komunikado inter si.

Ĉi tio estas la bazo de la specieco, kiun ni vivas en nia socio, bazita sur la ekspluatado de ne-homaj bestoj, kiu estas malantaŭ ĉiuj instituciaj krimoj, kiuj ĉiutage okazas en bienoj, buĉejoj, toreejoj kaj aliaj sinistraj lokoj, kies nura aktiveco estas sklavigi kaj mortigi aliajn bestojn por profito de homoj.


Tradukita por Rogelio E. Peralta A.